Saltu al enhavo

Juhan Liiv

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juhan Liiv
Persona informo
Juhan Liiv
Naskiĝo 30-an de aprilo 1864 (1864-04-30)
en Alatskivi
Morto 1-an de decembro 1913 (1913-12-01) (49-jaraĝa)
en Koosa
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Alatskivi (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno estonoj vd
Lingvoj estona vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Hugo Treffner Gymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Jakob Liiv (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto
ĵurnalisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Poems vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juhan LIIV (naskiĝis la 30-an de aprilo 1864 en Alatskivi; mortis la 1-an de decembro 1913 en Kavastu-Koosa) estis estona poeto.

Verkoj esperante

[redakti | redakti fonton]
Al Abelujo Ĝi Flugas, 1980
  • Al Abelujo Ĝi Flugas tradukita de Hilda Dresen. Eld. Eesti Raamat, Tallinn 1980.
Citaĵo
 Ankaŭ ĉijare ni estas regalataj per eldono de la jam bone konata kaj ŝatata eldonejoEesti Raamat“ el Tallinn: „Al Abelujo ĝi flugas“ de Juhan Liiv, poemkolekto, kiun elektis kaj tradukis Hilda Dresen. Post endukaj vortoj de a d-ro Aarne Vinkel sekvas sur 146 p. ĉ. 120 poemoj kaj 25 t. n. „eroj“ plejparte nur kelkliniaj. Temas pri naturpoezio, patrolanda poezio kaj persona sorto. Tra la versoj — ofte preskaŭ simple popolkantsimilaj — senteblas la melankolia, pasia kaj pensema animo de la poeto.

Minortone li prikantas la propran sorton kaj la amatan patrolandon, ekz. kiel en: „Zorgo“, „Lasu min“, „Vintra soleco de la poeto“, „Ja ne ĉiu“. Pli serene, sed tamen ne optimisme, sonas ia naturpoeziaĵoj: „Somera tago“, „Mateno“, „Maro“, „Alproksimiĝo de printempo“. El la 4 ilustraĵoj de Herold Eelma 2 substrekas la maĵorajn kaj 2 la minorajn sonojn de la lirikisto kaj novelisto Juhan Liiv (1864 — 1913), kiu estis siatempe „unu el la plej interesaj kaj tragikaj figuroj en la estona literaturo“.

. . . Portadas boato
min jam al bord’-
mi scias, mi vidas,
jen mia sort' . . .

 
— H. Sauerbrey. Der Esperantist - Numero 102, Aprilo (1980)