Julio González
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Julio González Pellicer (Barcelono, 1876 - Parizo, 1942) estis skulptisto hispana.
Li lernis la metion de forĝisto ĉe sia avo en Barcelono.
Li estis unu el multaj artistoj kiuj enmigris en Parizon komence de la 20a jarcento csamtempulo kaj amiko de Pablo Picasso. Liaj novigaj skulptaĵoj de kubisma influo plejparte referencas al la homa figuro, sed tre ofte estas abstraktaj. Li dediĉis sin ĉefe al la skulptarto en fero, ofte de grandaj proporcioj.
Lia verko troviĝas en nombraj muzeoj, kiaj la Muzeo Reĝino Sofia de Madrido, la Centro Georges Pompidou de Parizo aŭ la IVAM de Valencio.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- Omaĝo de Julio González, fare de Santiago Amón
- Biografio de Julio González
- Julio González en la Muzeo Reina Sofía