Julio Peña Fernández

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julio Peña Fernández
Persona informo
Julio Peña Fernández
Naskonomo Julio Peña Fernández
Naskiĝo 15-an de julio 2000 (2000-07-15) (23-jaraĝa)
en Donostio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktorokantisto vd
Aktiva dum 2019– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julio PEÑA Fernández (naskiĝis la  15-an de julio 2000(nun 2000-07-15) en Donostio, Hispanio) estas hispana aktoro kaj kantaŭtoro.

Li estas plej konata pro roloj de Manuel Gutiérrez en la televidserio Disney Channel Latin America Bia, de Roi en la serio de Netflix Spain nome Berlín kaj de Ares Hidalgo en la Netflix-filma trilogio Through My Window, Through the Sea kaj Through Your look[1][2][3].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Julio Peña Fernández naskiĝis en Donostio en 2000, sed li kreskis en Madrido, kie li sekvis kursojn kaj teatrajn metiejojn en diversaj akademioj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En januaro 2021, li aliĝis al la hispana televidserio Acacias 38, kie li ludis kiel Guillermo Sacristán ĝis ĝia fino en majo de la sama jaro[4][5].

En Septembro 2021, li partoprenis en muzikfilmeto por la kanto Berlín de Aitana[6].

En 2022, li ludis kiel la vira ĉefrolulo, Ares Hidalgo, en la Netflix-origina filmo Through My Window, bazita sur la furoranta romano de venezuela verkisto Ariana Godoy[7][8][9].

En junio 2023, li ripetis la rolon de Ares Hidalgo en Through the Sea, nome la daŭrigo de Through My Window, ankaŭ elsendita de Netflix[10][11]. En decembro 2023, li ankaŭ estis parto de la ĉefrolantaro de la serio Berlín, kromprodukto de la serio La casa de papel, ambaŭ sur Netflix. Tie li partumis la ekranon kun Pedro Alonso, Begoña Vargas kaj Michelle Jenner[12].

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 2019 : Así yo soy
  • 2019 : Si vuelvo a nacer
  • 2020 : Grita
  • 2021 : Bia: un mundo al revés

Referencoj[redakti | redakti fonton]