Julius Naue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julius Naue
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1833 (1833-07-17)
en Köthen
Morto 14-an de marto 1907 (1907-03-14) (73-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Duklando Anhalto
Okupo
Okupo antropologo • arkeologo • prahistoriisto • pentristo • ilustristo
vdr

Julius Naue (17a de Junio 1835, Köthen14a de Marto 1907 Munkeno) estis germana pentristo, ilustraciisto kaj arkeologo.

Li estis studento ĉe August von Kreling, kaj eklaboris por Moritz von Schwind en Munkeno kie li restis ĝis 1866. Kiel arkeologo, Naue faris prezentadon pri prahistoriaj glavoj (Die prähistorischen Schwerter), specife pri Bronzepokaj glavoj, por la Antropologia Societo en Munkeno en 1884. La tipo "Naue" de Bronzepokaj glavoj ricevis sian nomon por lia honoro.

Naue estis memlernanto, kaj publikigis variajn pli malgrandajn traktaĵojn kiujn li kompilis por prelego ĉe la Universitato de Tübingen en 1887, nome Die Hügelgräber zwischen Ammer- und Staffelsee. Li krome planis la mult-voluman verkon "Die Bronzezeit in Oberbayern", el kio li sed publikigis nur la unuan parton en 1894. Naue ankaŭ laboris por la Romia domo (Lepsiko).

Elstaraj pentraĵoj
  • Verkündigung Mariae (1862)
  • Die nordische Sage (1864)
  • Der Krötenring (1865)
  • Das Märchen von Kaiser Heinrich I. und der Prinzessin Ilse (1866)
  • Das Schicksal der Götter nach der Deutschen Heldensage (1877)
  • Helgi und Sigrun" (1879)
Publikaĵoj
  • Die Hügelgräber zwischen Ammer- und Staffelsee. Stuttgart 1887.
  • Die Bronzezeit in Oberbayern – Ergebnisse der Ausgrabungen und Untersuchungen von Hügelgräbern der Bronzezeit zwischen Ammer- und Staffelsee und in der Nähe des Starnbergersees. Band 1, München, Piloty & Löhle, 1894

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Mark Schmid: Alte Akten - Neue Gräber? Marginalien zu Julius Naue und Johannes Dorn. Ĉe: Hans-Peter Wotzka (eld.): Grundlegungen. Beiträge zur europäischen und afrikanischen Archäologie für Manfred K. H. Eggert. Tübingen 2006, p. 27-40.