Jurgis Matulaitis
Jurgis Matulaitis | |
---|---|
MS-ro Matulaitis | |
Persona informo | |
Nomo | Jurgis Matulaitis |
Dato de naskiĝo | 13-a de aprilo 1871 |
Naskiĝloko | Marijampolė |
Dato de morto | 27-a de januaro 1927 |
Mortoloko | Kaunas |
Mortokialo | apendicito [+] |
Aĝo je morto | 55 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | ĉefepiskopo |
Geografio | |
Ŝtato | litova |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | litova lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Jurgis Matulaitis (naskiĝis la 13-an de aprilo 1871 en Marijampolė, mortis la 27-an de januaro 1927 en Kaunas) estis litova ĉefepiskopo. Li estis la fondinto de la Kongregacio de Fratinoj de la Senmakula koncipiĝo kaj de Servistinoj de Jesuo en eŭkaristio. li estis beatigita fare de papo Johano Paŭlo la 2-a la 20-an de majo 1990 en Romo.
Biografio
Jurgis Matulaitis naskiĝis la 13-an de aprilo 1871 en la malgranda vilaĝo Lūginė, 2 kilometrojn norde de la urba teritorio de Marijampolė kaj nun parto de la urba komunumo samnoma; li estis la lasta el ok infanoj. En 1889, pro la morto de siaj gepatroj, li translokiĝis al Pollando. Ankaŭ tiam li ŝanĝis sian nomon al Matulewicz.
Jurgis Matulaitis estis ordinita pastro la 20-an de novembro 1898 por la Kongregacio de Polaj Mariistoj (Kongregacio de Mariistaj Patroj de Senmakula koncipiĝo de la Tre Sankta Virga Maria), Kongregacio kies Ĝenerala Superulo li fariĝis en 1911. Unu el liaj celoj estis interalie klopodi reakiri por la Eklezio la posedaĵojn kiujn la ŝtato estis konfiskinta de ĝi.
Li estis konsekrita Episkopo de la Ĉefepiskopujo de Vilno en 1918, posteno kiun li forlasis en 1925 por povi reveni okupiĝi pri la Kongregacio. Tiam la Papo Benedikto la 15-a nomumis lin titulara-ĉefepiskopo de Adulis. Li translokiĝis al la sidejo de la Kongregacio en Romo kaj li laboris por la konsisto de kvin novaj ĉefepiskopujoj en Litovio: post lia morto la projekto estis aprobita de la Apostola Seĝo en 1929.
En 1926, en Usono li vizitis 92 paroĥojn.
Jurgis Matulaitis mortis pro apendicito la 27-an de januaro 1927. Li estis entombigita en la kripto de la katedralo de Kaŭno en Litovio. En 1934, lia korpo estis transigita al la preĝejo de Marijampolė.
Bibliografio
- (2009) Beato Giorgio Matulaitis - Vita - Opere - Scritti - Intercessione - Gloria degli altari. Romo, Varsovio, Vilno: MIC.