Jusztin Nándor Takács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jusztin Nándor Takács
Jusztin Nándor Takács
Jusztin Nándor Takács
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1927 (1927-01-15)
en Rábacsanak
Morto 11-an de julio 2016 (2016-07-11) (89-jaraĝa)
en Székesfehérvár
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Baziliko de Székesfehérvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Jusztin Nándor Takács [justin takAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Takács Nándor Jusztin estis hungara pastro, monaĥo, episkopo, altlerneja instruisto.

Jusztin Nándor Takács[1] naskiĝis la  15-an de januaro 1927(nun 1927-01-15) en Rábacsanak, li mortis la 11-an de julio 2016 en Székesfehérvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jusztin Nándor Takács maturiĝis en karmelana seminario en Keszthely en 1947, kie li aliĝis al la ordeno jam en 1942 kaj monahiĝis en 1948. Li plulernis en la sama urbo en la karmelana altlernejo, sed en 1950 la ŝtato malpermesis ekziston de ĉiuj monaĥoj. Li daŭris la teologian studon en seminario de Győr, kie li pastriĝis en 1951 kaj plulernis en Budapeŝto, kie li doktoriĝis el teologio en 1954. Li estis ankaŭ kantoro kaj orgenisto en Gyöngyös ekde 1951. Inter 1954–1959 li studis muzikon en la seminario, poste inter 1959-1973 la ŝtato ne permesis lian pastran laboron. En tiu periodo li estis kantoro en pluraj lokoj, poste denove pastro. Ekde 1986 li ankaŭ instruis en seminario en Győr. Li estis titulara episkopo en 1988, episkopo de Székesfehérvár inter 1989-2003, poste li pensiuliĝis. Li estis entombigita en Baziliko Stefano la 1-a (Székesfehérvár).

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kisbojtárból főpásztor. Szerdahelyi Csongor beszélgetése Takács Nándor nyugalmazott megyéspüspökkel (2008)
  • Laetare – gaudere. A XXI. sz. apostolutódja. Dr. Takács Nándor J. OCD. nyugalmazott megyéspüspök homíliái (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]