Jutka Miklós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jutka Miklós
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1884 (1884-09-07)
en Berettyóújfalu
Morto 18-an de februaro 1976 (1976-02-18) (91-jara)
Profesio
Profesio poeto
Information icon.svg
vdr

Jutka MIKLÓS [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Miklós Jutka estis hungara poeto, fotisto, membro de Holnap Irodalmi Társaság. Ŝia origina nomo estis (hungarsisteme) Miliczer Júlia ĝis 1904.

Jutka Miklós [1] naskiĝis la 7-an de septembro 1884 en Berettyóújfalu, ŝi mortis la 18-an de februaro 1976 en Francio en Créteil.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jutka Miklós aĝis 15, kiam ŝi regule poemadis. En la sekva jaro ŝia debuta poemo aperis en Budapeŝto. Ŝi translokiĝis al Nagyvárad, kiu estis tiam literatura centro de Hungarlando. Inter 1910 kaj 1913 ŝi lernis fotoarton en Novjorko. Hejmenveninta ŝi vivtenis sin el fotado, ŝi havis propran fotejon en Nagyvárad. Post falo de la Hungara sovetrespubliko ŝi vojaĝis al Berlino, kie ŝi lernis la filmreĝisoradon, poste ŝi laboris en filmokreoj. Baldaŭ ŝi translokiĝis al Parizo, kie ŝi denove estis profesia fotisto. Ŝi edziniĝis al belgo, poste ili vivis en Rabato. Ŝi ofte tradukis hungarajn poemojn al la franca. Tiutempe ŝi naskis filinon. En la 1960-aj jaroj ŝi vidviniĝis, poste ŝi denove vivis en Francio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Versek 1904 - debuta poemaro
  • Élet Őfelségéhez 1908 - poemaro
  • Visszaölel a föld 1971 - elektitaj poemoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]