Ján Slota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ján Slota
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1953 (1953-09-14) (70-jaraĝa)
en Lietavská Lúčka
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco SlovakioĈeĥoslovakio
Alma mater Technical University of Košice
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ján Slota (n. 14-an de septembro 1953 en Lietavská Lúčka) estas slovakia politikisto, urbestro de Žilina, prezidanto de la ekstreme naciisma Slovaka Nacia Partio (SNS). Li edziĝis trifoje (la unua edzino estis hungara), havas tri infanojn.

Li estas posta parenco de Juraj Slota, fondinto de Matica slovenská. Li studis en Košice min-inĝenieradon, diplomiĝis en 1977, poste laboris en minejo de Prievidza, pli poste estis soldato ĉe la slovaka aerarmeo. Li estis inter 1981 kaj 1990 sekciestro de konstrua entrepreno Prefmonta.

Lia partio iĝis la tria en la slovakaj parlamentaj elektoj de 2006 kaj iĝis koalicia membro.

Pro siaj naciismaj eldiroj, plej ofte celataj kontraŭ la hungara malplimulto en Slovakio, li ne ricevis oficon en la registaro, sed lia partio prizorgas la edukan ministerion.

Liaj eldiroj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]