János Csonka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Csonka

CSONKA János [ĉonka] (n. 22-an de januaro 1852, Szeged, Hungario – m. 27-an de oktobro 1939, Budapeŝto) estis hungara meĥanika inĝeniero, unu inventinto de la karburilo. Li lernis en Szeged, praktikis sin en forĝista metiejo de lia patro. Li plu akiris spertojn en grandaj fabrikoj de Vieno, Zuriko, Parizo kaj Londono. Post kiam li revenis al Hungario, laboris en maŝinmetiejo de la Teĥnikuniversitato József ĝis 1925.

Li pretigis en 1877 la unuan gasmotoron en Hungario, en 1884 gas- kaj kerosen-motoron. Li patentigis kun Donát Bánki je 13-a de februaro 1893 la benzinan karburilon. Tio helpis ellaboron de efika motoro, disvastiĝinta en la mondo. Ili kune kreis en 1893 la unuan hungaran motorciklon kaj motorboaton.

Li produktis por la hungara poŝto, privataj personoj veturilojn komence de la 1900-aj jaroj. Li pensiiĝis en 1924 kaj fondis familian entreprenon por produkti la aŭtomobilojn. La entrepreno iĝis fabriko en 1929 pro la inundo de la mendoj. La fabriko transformiĝis al Akcia Kompanio en 1939, sed plilarĝigon de la produktado li jam ne vidis. (La komunistoj ŝtatigis la fabrikon en 1948, sed ĝi reakiris sian nomon en 1994 kaj nun funkcias kiel Csonka János Gépgyár Kft.)

Li edziĝis kun Johanna Winkler, fratino de Lajos Winkler, pli posta fama kemiisto. Lia filo estis Pál Csonka.

La asteroido 131762 Csonka estis nomata en lia honoro.