János Horváth (matematikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Horváth
Persona informo
Naskonomo Horváth János
Naskiĝo 30-an de julio 1924 (1924-07-30)
en Budapeŝto
Morto 12-an de marto 2015 (2015-03-12) (90-jaraĝa)
Lingvoj anglahungarahispana
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato Eötvös LorándTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

János Horváth [jAnoŝ horvAt] (laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth János; naskiĝis la 30-an de julio 1924 en Budapeŝto, mortis la 12-an de marto 2015 en Usono.[1]) estis hungara-usonana matematikisto, profesoro, membro (ekstera (1998)) de Hungara Scienca Akademio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Horváth frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li doktoriĝis antaŭ Lipót Fejér en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1947. Li apartenis al la granda kvinopo de hungaraj matematikistoj, kiuj finis la lernadon en 1947 kun János Aczél, Ákos Császár, István Sándor Gaál kaj László Fuchs. Post siaj studoj li esploris en Parizo. Inter 1951 kaj 1957 li instruis en universitato en Kolombio, poste en Universitato de Maryland. En 1963 li profesoriĝis, en 1994 li emeritiĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Topological Vector Spaces and Distributions (1966)
  • A panorama of Hungarian mathematics in the twentieth century - (nur ĉapitro)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • matematika memorkonkurso por lernantoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.