János Nagyváthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Nagyváthy
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1755 (1755-01-19)
en Miskolc
Morto 13-an de februaro 1819 (1819-02-13) (64-jaraĝa)
en Csurgó
Mortokialo pneŭmonito
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo
vdr

János Nagyváthy [jAnoŝ nadjvAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagyváthy János estis hungara agronomo.

Busto pri János Nagyváthy
János Nagyváthy

János Nagyváthy [1] Arkivigite je 2012-07-18 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 19-an de januaro 1755 en Miskolc. Li mortis la 13-an de februaro 1819 en Csurgó.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Nagyváthy frekventis altlernejon en Sárospatak, poste li estis edukisto en grafa familio. Post jaroj li iris al Pest (urbo), kie li frekventis universitaton, fine li soldatiĝis. En Vieno li aliĝis al framasonoj. En 1786 li konatiĝis kun György Festetics (agronomo) kaj Ferenc Széchényi, en 1788 en urbo Pest li konatiĝis kun Ferenc Kazinczy kaj János Batsányi. György Festetich en 1792 invitis lin al Keszthely, kie li ricevis agronomiajn taskojn. Nagyváthy sugestis fondi gimnazion en Csurgó kaj agraran akademion en Keszthely, dume pro laboro de Nagyváthy bieno de Festetich prosperis. Inter ili la kontaktoj malboniĝis en 1797, tial Nagyváthy ricevis bieneton en Csurgó, kie li laboris plu. Kelkfoje li prelegis en akademio en Keszthely.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Vallás-cserélés, avagy egy világi bölcsnek…’’ (1790)
  • ’’A szorgalmatos mezei gazda. A Magyarországban gyakoroltatni szokott…’’ (1791) – premiita
  • ’’Magyar házi gazdasszony’’ (1820, 1830)
  • ’’Magyar practicus tenyésztető’’ (1822, 1824, 1826, 1836)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]