János Szabados
János Szabados | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 29-an de septembro 1839 en Șicula | |
Morto | 27-an de oktobro 1891 (52-jaraĝa) en Szeged | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
János Szabados [jAnoŝ sabadoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabados János estis hungara tradukisto, poeto, membro de Societo Petőfi (1877).
János Szabados naskiĝis [1] la 29-an de septembro 1839 en Hungario, en Sikula (nuntempa Șicula en Rumanio). Li mortis la 27-an de oktobro 1891 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Szabados frekventis universitaton en Pest (urbo), kie li aliĝis al literaturaj rondoj. Inter 1863-1869 li redaktis gazeton en Szeged. En 1872 li estis elektita urbestrarano, tial li interrompis la literaturan vivon. En 1883 li travivis la grandan inundon de Szeged, en la sekva jaro li elektiĝis vicurbestro. Li multe laboradis por urbo Szeged.
Liaj poemoj aŭ artikoloj aperis ekzemple en Napkelet, Hölgyfutár, Vasárnapi Ujság. Li uzis la pseŭdonimon Keresztély.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A haza és a szerelemről (La patrujo kaj pri la amo) 1860 - poemoj
- Szabados János irodalmi hagyatéka (Literatura heredaĵo de János Szabados) 1897
- tradukaĵoj de Goethe, Percy Bysshe Shelley