János Teofil Fabini
János Teofil Fabini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1791 en Hașag |
Morto | 30-an de novembro 1847 (56-jaraĝa) en Peŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 57-6-2 |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
János Teofil FABINI [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fabini János Teofil estis hungara kuracisto, okulkuracisto, profesoro, fondinto de la hungara okulkuracado. Lia origina nomo estis Johann Gottlieb Fabini, lia familia nomo post la nobeleco aperis ankaŭ en formo Fabiny.
János Teofil Fabini [1] naskiĝis la 5-an de julio 1791 en Transilvanio en Hásság (nuntempa Hașag en Rumanio). Li mortis la 30-an de novembro 1847 en Pest (urbo).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Johann Gottlieb Fabini frekventis liceon pri Stefano Báthory, poste li lernis en la universitato en Vieno inter 1810 kaj 1815. Li akiris kuracistan kaj kirurgian diplomojn en 1816, dume li kuracadis en Vieno. En 1817 li ekinstruis en Reĝa Universitato de Pest. En 1819 li ricevis la rangon tutlanda okulkuracisto, en 1838 li estis dekano, en 1845 rektoro. En 1840 li nobeliĝis, en 1846 li ricevis la titolon reĝa konsilisto.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Dissertatio inauguralis medica de Amaurosi (1816)
- Doctrina de morbis oculorum. In usum auditorum suorum. (1823, 1831; tradukita hungaren, italen, germanen, anglen)
- De praecipius corneae morbis (1830)
- A kancsalság műtételéről (1841)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Budapeŝto