János Vajda
János Vajda | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de majo 1827 en Peŝto | ||||
Morto | 17-an de januaro 1897 (69-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Mortis per | Gastrito vd | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1-1-32 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Rozália Bartos (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
János VAJDA [jAnoŝ vajda], hungare Vajda János estis hungara poeto, ĵurnalisto, membro de Societo Kisfaludy.
Li naskiĝis la 7-an de majo 1827 en Pest (urbo). Li mortis la 17-an de januaro 1897 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li vivis ekde 1828 en Vál kaj frekventis gimnazion en Székesfehérvár inter 1836-1847. Poste reiris al Pest, kie li provis verkadi poemojn kaj kiel Sándor Petőfi, ankaŭ li estis migranta aktoro. En 1848 ankaŭ li estis motoro de la revolucio, poste li aliĝis al la liberecbatalantoj. Post la fiasko li estis en Padova, kiel soldato. Hejmenveninta li ne apogis pli novan revolucion, tial li izoliĝis kaj ankaŭ malriĉiĝis. Inter 1863-1866 li vivis en Vieno, poste li ĵurnaladis en Pest. Li mortis malriĉa kaj sola.
Lia poezio estis ponto inter Sándor Petőfi kaj Endre Ady. Foje li uzis pseŭdonimon Arisztidesz.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Poemoj 1856, 1860, 1862, 1869, 1872, 1876
- Ĉiuj poemoj 1881, poste en 1940 kaj en 1955
- Elektitaj verkoj 1951
- Elektitaj politikaĵoj 1954
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- en Hungara Antologio, 1983: 5 poemoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio