Jérôme Ruggiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jérôme Ruggiero
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1977 (1977-09-13) (46-jaraĝa)
en Lieĝo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo mododezajnisto • entreprenisto
TTT
Retejo http://www.jeromeruggiero.com/
vdr

Jérôme RUGGIERO (naskiĝis la 13-an de septembro 1977 en Lieĝo; vera nomo Jérôme Joseph Nicole Lucien Ruggiero) estas itala tajloro kaj mododezajnisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jérôme Ruggiero naskiĝis en Lieĝo, en Belgio en familio de italaj enmigrintoj de Campora San Giovanni (en la komunumo de Amantea). Lia patro Bonaventura estis masonisto, poste fondinta malgrandan entreprenon de dom-konstruado en Wandre.

En 1996, Jérôme Ruggiero ĉesigis siajn studojn kaj forlasis la preparan liceon al Arĥitekturo sen akiri sian Bakalaŭron.

En 1999, li kreis propran societon kiu okupiĝis pri vendado de porviraj konfekciaj vestaĵoj, Jerome Dess, kunlabore kun sia frato Pietro (forpasinta en Campora San Giovanni la 13-an de aprilo 2004, pro strat-akcidento).

En 2006, en Parizo, li faris decidan renkontiĝon kun Riccardo Andreatini, kaj ekde tiam komenciĝis kunlaborado kun la firmao Tombolini.

Dum la periodo 2007-2008, li estis komerca agento por Thierry Mugler Homme, T-Concept Tombolini, Hilton, Emanuel Ungaro Homme, Gai Mattiolo, JCDC by Lee Cooper.

La 16-an de februaro 2009, kreiĝis la internacia marko "JEROME RUGGIERO". Lia komenco kiel dezajnisto okazis en Florenco en Pitti 76, kie li ekspoziciis sian unuan propran kolekton de la 16-a ĝis la 19-a de junio 2009. En Pitti 76, li troviĝis inter la 14 plej bonaj estontaj dezajnistoj, la New Beat Area[1],[2], [3]. En junio 2010, li prezentis sian kolekton en la salono Tranoï en Parizo, lia ĉeesto mirigis danke lian stilon kaj tre luksan medion.

Dum la monato de majo 2011 li prezentis sian kolekton titolitan « Edition French Riviera » en Festivalo de Cannes. Li eniris la tre fermitan rondon de la plej grandaj butikoj de lukso posedantaj siajn proprajn « showroom » en Hôtel Martinez dum la tuta daŭro de la festivalo[4]. Liaj kreaĵoj estas surmetataj fare de diversaj personoj de la internacia « Jet-set ».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]