József Fodor (pentristo)
Aspekto
József Fodor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fodor József |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1935 en Hódmezővásárhely |
Morto | 8-an de majo 2007 (71-jaraĝa) en Hódmezővásárhely |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gyula Juhász Teacher Training College (en) (–1958) |
Okupo | |
Okupo | grafikisto pentristo |
József Fodor [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor József estis hungara pentristo.
József Fodor [1] naskiĝis la 9-an de decembro 1935 en Hódmezővásárhely, li mortis la 8-an de majo 2007 en Hódmezővásárhely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Fodor akiris diplomon en pedagogia altlernejo en Szeged en 1958. Lia plej grava pentrista instruisto estis László Vinkler. En 1965 li fondis artistan kolonion en Mártély. Li gvidis ĝin inter 1976 kaj 1998. Tiutempe li estis ankaŭ atelierestro en sia naskiĝurbo. Li pentradis plej ofte pejzaĝojn. Li ricevis premiojn inter 1971-2003.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Hódmezővásárhely (1964, 1975, 1986, 1995, 2005)
- Pécs (1966, 1981)
- Budapeŝto (1971, 1982, 1989, 2002)
- Szeged (1977, 1986, 1992)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1964, 1974)
- Arthalo Budapeŝto (1979)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Esküvő (1982, granda murpentraĵo en Mindszent)
- Tél
- Patak
- Mártély
- Kazlak
- Ég és föld (1987)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]