József Koller (monaĥo)
József Koller (monaĥo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1703 en Mosonmagyaróvár |
Morto | 3-an de septembro 1766 (62-jaraĝa) en Gutenbrunn |
Lingvoj | latina • germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Jezuita Universitato de Nagyszombat |
Okupo | |
Okupo | pastro universitata instruisto |
József Koller [jOĵef], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koller József estis hungara pastro, monaĥo, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Kohler.
József Koller naskiĝis la 14-an de decembro 1703 en Magyaróvár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa urboparto de Mosonmagyaróvár en Hungario), li mortis la 3-an de septembro 1766 en Gutenbrunn (Aŭstra Imperio, nun en Aŭstrio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Koller lernis en kolegio en Sopron, poste li aliĝis al la jezuitoj en Vieno en 1719. Post jaroj li finis pedagogian altlernejon en Leoben kaj inter 1723-1725 li studis filozofion en Graz, pli poste li instruis jaron en Jezuita Universitato de Nagyszombat. Li studis teologion Vieno, kie li pastriĝis en 1733. En la sekva jaro li denove instruis en la Jezuita Universitato, poste inter 1736–1738 li instruis en Vieno, dum en 1737 li monaĥiĝis. Inter 1739–1741 li denove instruis en la Jezuita Universitato, en 1743 li estis seminariestro en Nagyszombat, pli poste li instruis en Budao (urbo). Inter 1746–1750 li estis hungarlingva konfesanto de Baziliko Sankta Petro. Hejmenveninta li estis seminariestro ekzemple en Győr kaj Pozono. Menciindas, ke li mortis dum diservo en Gutenbrunn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Imago heroum, qui de cognatis prosopiis Pálfi de Erdőd et Erdődi de Monyorókerék... (1729)
- Cerographia Hungariae, seu notitia de insignibus, et sigillis regni Mariano-Apostolici, Compendiô data, ... (1734)
- Fasti Austriae (1736)
- Laudatio funebris Guidoboldi Starrhemberg (1737)
- Panegyricus S. Jo. Franc. Regis in ejus Apotheosi (1738)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare
- biografio hungare legebla pli malsupre
- legebla post klako al majusklo K, poste serĉu la nomon