József Mindszenty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Mindszenty
Persona informo
Naskonomo Pehm József
Naskiĝo 29-an de marto 1892 (1892-03-29)
en Csehimindszent
Morto 6-an de majo 1975 (1975-05-06) (83-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo kancero
Tombo Mariazell Basilica
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q1240160
Subskribo József Mindszenty
Memorigilo József Mindszenty
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • ĉefepiskopo • katolika episkopo
vdr

József MINDSZENTY ([ˈjoːʒɛf ˈmindsɛnti]), hungare Mindszenty József, Esperante Jozefo Mindsenti estis hungara pastro, episkopo, ĉefepiskopo, primaso, kardinalo.

József Mindszenty naskiĝis kiel Pehm József ([pɛhm ˈjoːʒɛf]) la 29-an de marto 1892 en Csehimindszent. Li mortis la 6-an de majo 1975 en Vieno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

József Mindszenty frekventis lernejon por esti pastro en Szombathely. En 1919 li estis deportita, sed poste li estis pastro en Zalaegerszeg. En 1944 li atingis rangon de episkopo por Veszprém. Li tuj protestis kontraŭ deportado de la judoj kaj estis arestita. En 1945 li iĝis ĉefepiskopo en Esztergom. En 1948 post daŭra molestado li denove estis arestita kaj la komunistoj kondamnis lin al enprizonigo ĝismorta. En 1956 revoluciuloj liberigis lin en Felsőpetény. Post fiasko de la revolucio li rifuĝis al ambasadorejo de Usono, kie li loĝis ekzile 15 jarojn. Poste li loĝis en Vieno, sed foje-foje vizitis hungarojn tutmonde (escepte satelitojn de Sovetunio). En 1989 oni oficiale neniigis la akuzojn pri József Mindszenty kaj la 4-an de majo 1991 li estis sepultita en la kripto de Primasa baziliko de Esztergom.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]