József Sas
József Sas | |||||
---|---|---|---|---|---|
József Sas en 2007
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Polacsek József | ||||
Naskiĝo | 3-an de januaro 1939 en Békéscsaba | ||||
Morto | 17-an de januaro 2021 (82-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Mortis per | COVID-19 vd | ||||
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B-8-26 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Aktorlernejo Kálmán Rózsahegyi (–1957) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Imre Sas (en) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komikisto verkisto reĝisoro aktoro manaĝero vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
József SAS [jOĵef ŝaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sas József estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro, komikisto. Lia origina familia nomo estis Polacsek. Li estis elstara figuro de la politika kabaredo.
József Sas [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1939 en Békéscsaba, li mortis la 17-an de januaro 2021.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Sas devenis el juda familio. Li finis la aktorlernejon de Kálmán Rózsahegyi en 1957, poste li aliĝis al trupo de Teatro Kisfaludy. En la sekva teatra jaro li apartenis al Teatro Jókai (Békéscsaba). Liaj sekvaj pli signifaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Pécs) (1959–1960)
- Teatro de Kecskemét (1966–1973).
En 1973 li aliĝis al komika teatreto en Budapeŝto, kie li estis teatrestro kaj reĝisoro inter 1985-2009. En tiu periodo li ofte estis aŭdebla en Hungara Radio kaj pluraj televizioj. En 2008 li estis kondamnita je suspendita prizono pro impostotrompo, poste li fondis propran kabaredon. Li ricevis 7 premiojn inter 1980-2003.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Imre Kálmán:
- Cirkuszhercegnő - Slukk Tóni
- A csárdáskirálynő - grafo Bóni
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Szellemfi
Elektitaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Jó párt holtig tanul
- Csak semmi politika
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Józsi, hol vagy? (1985)
- "Kutyák–zsaruk–kabarék" (1993)
- Sasazértis... Írásba adom (2001)
- Sastaps (2011)