József Weisz
József Weisz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Weisz József |
Naskiĝo | la 2-an de novembro 1910 en Halmi (Hungara reĝlando) |
Morto | la 15-an de oktobro 1944 en Ágfalva (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | jazz drummer (en) |
József Weisz [jOĵef vejs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weisz József estis hungara ĵazmuzikisto, drumisto, vibrafonisto, marimbisto. Lia vaste konata kromnomo estis Api, lia konjekta persona nomo Árpád estas erara!
József Weisz[1] naskiĝis la 2-an de novembro 1910 en Halmi (Hungara reĝlando, nuntempa Halmeu en Rumanio), li mortis la 15-an de oktobro 1944 en Ágfalva (Hungara reĝlando.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Weisz devenis el juda familio. Komence li ricevis pianlecionojn, sed poste li interesiĝis pri la drumoj. Li frue aliĝis al ĵazorkestro. Plej longe li estis drumisto de orkestro de Jenő Orlay. En 1939 li edziĝis kaj filino naskiĝis. Ekde 1942 li estis trudlaboristo. Dum la nazia erao la germanoj rekonis lin kaj kelkfoje li estis forportita al filmoproduktejo. Li estis drumisto en filmoj, sed kun gluita lipharo, por ne rekoni lin. Supozeble li mortis pro tifo en koncentrejo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1]
- [2]
- [3] Arkivigite je 2020-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- (la koncerna teksto troviĝas en paĝo 32-a)