Jenő Orlay
| Jenő Orlay | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Obendorfer Jenő |
| Naskiĝo | 31-an de oktobro 1905 en Budapeŝto |
| Morto | 28-an de marto 1973 (67-jaraĝa) |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | komponisto ĵaz-tamburisto |
Jenő Orlay [orlai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orlay Jenő estis hungara drumisto, ĵazmuzikisto, ŝlagrokomponisto, tekstopoeto, orkestrestro. Lia origina familia nomo estis Obendorfer. Lia moknomo estis Chappy [ĉepi], poste Csöp[p]i [ĉopi], ĉar li estis malaltstatua (komprenu: etulo).
Jenő Obendorfer[1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de marto 1973 en Munkeno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Orlay komencis sian karieron kiel aktoro, poste dancisto en amuzejo en sia naskiĝurbo. Intertempe li lernis drumadon, en la 1920-aj jaroj li estis ano en orkestro de Arthur Briggs. En 1934 li edziĝis en Surabajo. En la 1940-aj jaroj li estis orkestrestro de populara ĵazorkestro, kie li drumadis. Li koncertis precipe eksterlande, hejmenveninta li estis dirigento kaj dancisto en elitaj amuzejoj. Li ankaŭ komponadis ŝlagrojn.
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Rozmaring (1938)
- Erdélyi kastély (1940)
- Ágrólszakadt úrilány (1943)
- Egy pofon, egy csók (1944)
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- Jazzdobbal a világ körül (1943)
Elektitaj ŝlagroj [1]
[redakti | redakti fonton](En ŝlagroj li estis plej ofte komponisto kaj/aŭ tekstopoeto kune kun aliaj muzikistoj.)
- Ezt a nagy szerelmet tőled kaptam én
- Tavasszal kell a szerelem
- Egész Pest rajtam nevet
- Örökké elkísér az első szerelem (1953)
- Tedd ide, tedd oda

