Júlia Apraxin
Júlia Apraxin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1830 en Vieno | ||||
Morto | 20-an de majo 1913 (82-jaraĝa) en Hispanio | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Aleksandr Apraksin (en) vd | ||||
Patrino | Yelena Bezobrazova (en) vd | ||||
Gefratoj | Lidiya Alexandrovna Apraksina (en) kaj Dmitriy Alexandrovich Apraksin (en) vd | ||||
Edz(in)o | Arthur Batthyány (en) (1849–) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafino Júlia Apraxin [apraksin], cirile Юлия Александровна Апраксина [julia aleksandrovna apraksina], laŭ hungarlingve kutima nomordo Apraxin Júlia estis rusa-aŭstrohungara aktoro, verkisto, framasono. Ŝiaj pseŭdonomoj estis Eiluj Nixarpa kaj Budai Júlia.
Júlia Apraxin[1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1830 en Vieno, ŝi mortis la 20 majo de 1913 en Hispanio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Deveno kaj naskocirkonstatoj de Júlia Apraxin estas dubaj. Baldaŭ gepatroj de Júlia eksedziĝis kaj la eksedzino edziniĝis al (la supozata patro) hungara grafo. Júlia estis edukita laŭ alta nivelo. En 1849 ŝi edziniĝis al hungara grafo, fidelulo de Habsburgoj. La geedza paro apartenis al la kortega rondo ĝis 1860, poste ili moviĝis al Pest (urbo). Ilia domo estis renkontejo de la hungara kremo (ekzemple Kornélia Prielle, Kornélia Hollósy, Ferenc Liszt, Ede Reményi, Mór Jókai, Gyula Szapáry, József Vécsey, Béla Széchenyi, familio Batthyány). Tamen ŝi forlasis la domon kaj havis amrilaton kun György Molnár. Ŝi estis mecenato de hungara teatro de Buda, kie ŝi estis ankaŭ aktoro kaj verkis teatraĵojn. Ŝiaj verkoj spegulis hungaran patriotecon. Ŝi same estis aktoro de la Nacia Teatro (Pest). Ŝia aktora kariero faris skandalon inter la aristokratoj, sed la publiko akceptis ŝin. En 1863 Apraxin kaj Molnár vojaĝis al Parizo por komenci novan karieron, kiu ne sukcesis. Ŝi edziniĝis al hispana oficiro kaj ŝi estis oficiale kortegano de Isabel la 2-a (Hispanio), sed ŝi verkis franclingve. Post morto de la dua edzo ŝi moviĝis al Hispanio.
Ŝiaj verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A honfoglalók (dramo prezentita en Nacia Teatro (Pest), 1861)
- Országgyűlési beszéd (komedio prezentita en Nacia Teatro (Pest), 1862)
- On a beau dire (franca romano)
- Deux passions (1898)