György Molnár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Molnár
Persona informo
Naskonomo Müller György
Naskiĝo 13-an de aprilo 1830 (1830-04-13)
en Oradea
Morto 30-an de septembro 1891 (1891-09-30) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Borcsa Kocsisovszky • Laura Hetényi vd
Profesio
Okupo aktoroteatrestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

MOLNÁR György [pr. molna:r] estis hungara aktoro, reĝisoro, teatroorganizinto, verkisto naskiĝinta en Nagyvárad la 13-an de aprilo 1830 kaj mortinta en Budapeŝto la 30-an de septembro 1891. Lia unua edzino estis Borcsa Kocsisovszky.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

György Molnár en 1846 venis al la trupo de Sámuel Komáromy kiel afiŝskribisto. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis honvedo. Inter 1850 kaj 1853 li agadis en Transsilvanujo: en Kolozsvár, Nagyvárad, Marosvásárhely, poste en Szeged, Győr, Debrecen. En 1858 li teatrestris en Pécs. En jaroj 1861–1864 kaj 1867–1870 li estis fondinto, direktoro, ĉefreĝisoro de la dua hungara teatro de la ĉefurbo de la Népszínház de Buda. Inter 1870 kaj 1875 li estis ano de la Nacia Teatro de Pest (post 1973 Budapeŝto). En 1875 kelkajn monatojn li estis ano de la Népszínház de Pest (urbo). En 1865–1866 li estis laborejestro en Debrecen, en 1879–80 en Kolozsvár. Ekde la mezo de la 1870-aj jaroj li aperis nur kiel gasto. Kiel ano li dungiĝis nur al Ignác Krecsányi (1878), poste al Szabadka (1880), Kassa (1883), Temeŝvaro kaj Selmecbánya (1884).

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

El liaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

El liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A színpad és titkai (1875);
  • Világos előtt (Szabadka, 1880);
  • Világostól Világosig (Arad, 1881);
  • Világos után (Arad, 1882)

Elektitaj trupanoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon