Kálócfa
Aspekto
Kálócfa estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 160
- Poŝtkodo: 8988
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°45′18″N 16°33'39″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Kálócfa situas en Montetaro Zala sur deklivoj, laŭ ĉefvojo Szombathely-Lendava. La vilaĝo preskaŭ kontaktiĝas kun Kozmadombja. Nova troviĝas 14, Lenti 18, Zalaegerszeg 28, Budapeŝto 246 km-ojn [1] Arkivigite je 2016-08-09 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo estis unuafoje menciita en la 14-a jarcento. Laŭ la loknomo supozeble peĉenegoj fondis la vilaĝon. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj vilaĝanoj. Inter 1961-1996 kolĥozo funkciis. Vilaĝservo estas migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Laŭrenco de 1937
- sonorilostablo
- skulptaĵo pri Stefano la 1-a (Hungario)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Kálócfa naskiĝis Ferenc Szabó (jezuito).