Saltu al enhavo

Kálmán Bardócz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Bardócz
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1926 (1926-05-27)
en Debrecen
Morto 7-an de marto 1975 (1975-03-07) (48-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kontisto
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kálmán Bardócz [bardOc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bardócz Kálmán estis hungara librotenisto, ekonomo.

Kálmán Bardócz[1][2] naskiĝis la  27-an de majo 1926(nun 1926-05-27) en Debrecen, li mortis la 7-an de marto 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Bardócz finis mezlernejon en 1944, li maturiĝis post 2 jaroj, pli poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1950. Jam ekde 1944 li estis librotenisto en diversaj ŝtataj entreprenoj, inter 1950–1963 li estis ĉeflibrotenisto, poste ĝis 1975 li havis postenojn en diversaj ŝtataj centroj. Intertempe li akiris librotenistan licencon en 1959, li doktoriĝis en la universitato en 1960, li kandidatiĝis en 1968 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉefa laborkampo estis la enlanda elektroenergia reto. Li edziĝis en 1953, filo naskiĝis post 5 jaroj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Tiszántúli Áramszolgáltató Vállalat egyes működési területeinek közgazdasági értékelése. (studo, 1963)
  • A villamoshálózatok fejlesztésének gazdaságossága. (disertaĵo, 1968)
  • Költségvetési szervek állóeszközeinek analitikus nyilvántartása. (redakto, 1978)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.