Kálmán Farkas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Farkas
Kálmán Farkas
Kálmán Farkas
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1880 (1880-10-05)
en Felsőbagod
Morto 16-an de aprilo 1944 (1944-04-16) (63-jaraĝa)
en Szombathely
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo terposedanto
vdr

Kálmán Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Farkas Kálmán Ferenc Elek estis hungara nobela juĝisto, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis boldogfai, lia patro estis József Farkas (politikisto), liaj fratoj estis Tibor Farkas (politikisto) kaj Dénes Farkas.

Kálmán Farkas naskiĝis la 5-an de oktobro 1880 en Felsőbagod, li mortis la 16-an de aprilo 1944 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Farkas akiris juran diplomon, poste li estis oficisto en Zala (reĝa departemento). Li estis nobela juĝisto en Zalaszentgrót (1904-1907), en Csáktornya (1907-1908) en Tapolca (1908), Nova (1908-1909), en Zalaegerszeg (1910). Li estis honora nobela juĝisto en Keszthely (1910-1914), poste nobela ĉefjuĝisto en Nova kaj Zalaszentgrót. Li ricevis premion en 1918. Li neniam edziĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]