Kálmán Pataky
Kálmán Pataky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1896 en Lendava |
Morto | 3-an de marto 1964 (67-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1-1-37 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Kálmán Pataky [pataki], hungare Pataky Kálmán, Esperante Kolomano estis hungara operokantisto (tenoro) kaj profesoro.
Kálmán Pataky naskiĝis la 14-an de novembro 1896 en tiutempa hungara urbo Alsólendva (nuntempa Lendava en Slovenio) - mortis la 3-an de marto 1964, Los Angeles.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kálmán Pataky frekventis lernejojn en diversaj urboj, kie li lernis ankaŭ violonadon. Poste li batalis en la 1-a mondmilito, poste li lernis kantadon en Budapeŝto. Li komencis sian karieron en 1922 en Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste en la nuntempa Teatro Erkel. En 1925 li germanlingve debutis en Vieno, poste li kantadis en diversaj urboj, ekzemple en Bonaero en 1935 kaj en Nacia Teatro (Szeged). Li oficiale kantadis ĝis 1946, poste li instruis kantadon en Ĉilio, fine li vivis en Kalifornio.
Roloj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 1922 Giuseppe Verdi: Rigoletto, princo de Mantua, Budapeŝto
- 1927 Pietro Mascagni: Turiddu, Vieno
- 1929 Wolfgang Amadeus Mozart: Don Giovanni, Don Ottavio, Vieno; Così fan tutte, Ferrando, Vieno
- 1932 Friedrich von Flotow: Marta, Lyonel, Berlino
- 1935 Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte, Tamino, Vieno
- 1936 Giuseppe Verdi: Aida, Radames, Vieno
- 1937 Ferenc Erkel: Banuso Bánk, Bánk, Budapeŝto; Richard Wagner: Tannhäuser, Walter, Bonaero