Károly Bari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Bari
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1952 (1952-10-01) (71-jaraĝa)
en Bükkaranyos
Etno Ciganoj en Hungario vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistografikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Károly BARI [kAroj], hungare Bari Károly estas hungarlandana cigano, poeto, tradukisto kaj grafikisto.

Li naskiĝis la 1-an de oktobro 1952 en Bükkaranyos.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li frekventis gimnazion en Miskolc, kie aperis lia debuta sukcesa poemlibro. Poste li lernis en ĉeflernejo kaj universitato en Budapeŝto kaj en Debrecen. En la 1970-aj jaroj pro politikaj poemoj li estis akuzita kaj kondamnita. Nuntempe li okupiĝas pri poemado, pentrado, tradukaĵoj. Li ekspoziciis unue en Gödöllő, poste en Budapeŝto, Parizo, Berlino kaj Strasbourg. Lia poemlibro itale aperis en Bologna. En 2001 li ricevis premion Kossuth, sed li ricevis ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Holtak arca fölé (supren al vizaĝoj de mortintoj), poemaro, 1970
  • A némaság könyve (libro de la muteco), poemaro, 1983
  • Bari Károly, kompilaĵo, 1984
  • 21 vers (21 poemoj), 1992
  • Tűzpiros kígyócska (fajroruĝa serpenteto), ciganaj popolfabeloj, 1985
  • Az üvegtemplom (La vitropreĝejo), ciganaj popolfabeloj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio