Károly Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Beck
Persona informo
Karl Isidor Beck
Naskiĝo 1-an de majo 1817 (1817-05-01)
en Baja
Morto 9-an de aprilo 1879 (1879-04-09) (61-jaraĝa)
en Währing
Tombo Matzleinsdorf Protestant Cemetery vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco HungarioCislajtioAŭstrio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Károly Beck [kAeoj bek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beck Károly estis hungarlandana aŭstra (germanlingva) poeto. Lia nomo estis germanece Karl Isidor Beck. Lia frato estis Vilmos Beck (pentristo), lia parenco estis Nándor Madarassy-Beck.

Károly Beck [1] naskiĝis la 1-an de majo 1818 (laŭ germanaj fontoj en 1817) en Baja, li mortis la 10-an de aprilo 1879 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Beck frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Pest (urbo), poste li interrompis la lernadon en la Universitato de Vieno (1833) kaj li lernis plu literaturon en Lejpcigo (1835). Lia debuta poemlibro aperis en 1838. Inter 1841-1843 li vivis en Pest, poste en Vieno, kie li konatiĝis kun Nikolaus Lenau. En 1846 li revenis al Pest kaj li konatiĝis kun Sándor Petőfi. Post eksplodo de la Hungara revolucio de 1848 li translokiĝis denove al Vieno. Li edziĝis en Vieno en 1850, sed lia edzino mortis post monatoj. En 1876 li edziĝis denove. En la malfruaj 1870-aj jaroj li vivis en granda mizero. Li verkadis germane, nur kelkfoje hungare.

El liaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Nächte. Gepanzerte Lieder. (1838)
  • Gedichte. (1846, resume eldonita dekfoje)
  • Mater Dolorosa. (romano, 1853, 1854, hungare 1864)
  • Jadviga. Gecicht in 11 Gesängen. (1864, hungare en la sama jaro)
  • Visszaemlékezések Petőfi Sándorra (escepte origine hungare en Koszorú 1879)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • aleo en Vieno (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]