Károly Jeges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Károly Jeges [kAroj jegeŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Jeges Károly estis hungara fizikisto, profesoro, instruisto.

Károly Jeges [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1908 en Hungara reĝlando en Bácsfeketehegy (nuntempa Feketicj en Serbio). Li mortis la 7-an de oktobro 1998 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Jeges frekventis gimnazion en Siklós, poste li akiris pedagogian diplomon en altlernejo de Baja en 1927, plian diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1932. Post siaj studoj li instruis en Szombathely, poste en Kőszeg. En 1948 nova pedagogia altlernejo estis establita en Pécs, kie li estis la unua katedrestro pri fiziko ĝis 1973.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Röntgen lámpa, mint Braun-cső (1936)
  • Könnyen összeállítható játékok és készülékek (1942) - libro
  • "Utazás az atomok birodalmában" (1943, 1991) - libro
  • Egyszerű atomfizikai kísérletek (1947)
  • Egyszerű ködkamra középiskolai atomfizikai kísérletekhez (1951)
  • Expanziós ködkamra demonstrációs célra (1970)
  • Ionok mozgása a levegőben (1981)
  • Fizikai kísérletek, játékok elektronokkal, ionokkal (1993)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en universitato en Pécs

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.