Károly Kalchbrenner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Károly Kalchbrenner
Kalchbrenner Károly.jpg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1807 (1807-05-05)
en Pöttelsdorf
Morto 5-an de junio 1886 (1886-06-05) (79-jara)
en Spišské Vlachy
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Profesio
Profesio botanikisto • fungosciencisto
Information icon.svg
vdr

Károly Kalchbrenner [kAroj kalĥbrener], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kalchbrenner Károly estis hungara luterana pastro, botanikisto, fungosciencisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1872).

Károly Kalchbrenner [1] naskiĝis la 5-an de majo 1807 en Petőfalva (nuntempa Pöttelsdorf en Aŭstrio). Li mortis la 5-an de junio 1886 en Szepesolaszi (nuntempa Spišské Vlachy en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Kalchbrenner lernis teologion en Sopron kaj Halle an der Saale. En 1831 li estis vicpastro en Pest (urbo). En la sekva jaro li jan estis ordinara pastro en Szepesolaszi. Ekde 1847 li okupiĝis ankaŭ pri botaniko, baldaŭe precipe pri fungoj. Liaj artikoloj aperis ankaŭ eksterlande. En 1881 li emeritiĝis. Lian nomon gardas fungaĵo Kalchbrenneriella.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Abendandacht am Schlusse des Jahres 1843 gehalten in der evangelischen Kirche A. C. zu Wallendorf, (1843)
  • A szepesi gombák Jegyzéke II, (1867)
  1. Új vagy kevésbé ismert hasgombák, (1884)

Fontoj[redakti | redakti fonton]