Károly Kaszás
Etoso
Károly Kaszás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de junio 1937 en Hajdúszoboszló (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Károly Kaszás [kAroj kasAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaszás Károly estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.
Károly Kaszás[1] naskiĝis la 23-an de junio 1937 en Hajdúszoboszló.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Kaszás maturiĝis en mezlernejo en Budapeŝto en 1956, poste li akiris arkitektan diplomon en 1962 en Konstrua kaj Trafika Teknikauniversitato de Budapeŝto. Jam dum la studentaj jaroj li aliĝis al la Hungara Socialista Laborista Partio. Post siaj studoj li instruis en la universitato ĝis la emeritiĝo en 2007. Li specialiĝis pri la finna arkitekturo. En 1997 li akiris sciencan gradon DLA, post 2 jaroj li atingis la instruan rangon profesoro. Li ricevis hungaran (1986) kaj finnan (2014) premiojn.
Elektitaj arkitekturaj planoj
[redakti | redakti fonton]- funebra domo en Tihany (1975-1978, premiita)
- atletika halo kaj esplorinstituto de Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto (1980-1984)
- restaŭrado de Arthalo Budapeŝto (1984-1989)
- bazlernejo en Nagykőrös (1992)
- kalvinana funebra domo en Pécel (2008, kun finnaj arkitekturaj trajtoj)