Károly Markó (pli juna)
Károly Markó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Markó Károly |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1822 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando) |
Morto | 1-an de januaro 1891 (68-jaraĝa) en Moskvo |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Károly Markó |
Frat(in)oj | Ferenc Markó kaj András Markó |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
En la informkesto la mortodato estas elpensita!
Károly Markó [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ifj. Markó Károly (Ifj. signifas hungare pli juna), en Italio Carlo Marco estis hungara pentristo. Lia surskribo sur pentraĵoj estis Carlo, lia patro estis Károly Markó (pli aĝa), lia frato estis Ferenc Markó.
Károly Markó [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1822 en Pest (urbo), li mortis en 1891 en Moskvo (Rusa Imperio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Markó estis juna, kiam li suferis akcidenton kaj unu el liaj okulon blindiĝis. Li studis en Akademio de Belartoj de Vieno inter 1836-1838, poste en la familio en Pizo (Italio). Li studvojaĝis al Romo kaj Florenco. En la lasta urbo li lernis de Mihály Kovács (pentristo), poste li pentradis en Italio. Inter 1851 kaj 1854 li vivis en Vieno, inter 1854-1885 denove en Italio. Li estis nomumita titulara profesoro de kelkaj italaj universitatoj. Je la fino de sia vivo li translokiĝis al Moskvo.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Florenco (ekde 1845)
- Vieno (1851-1854)
- pluraj italaj urboj
- Budapeŝto (kelkfoje)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- vidu la bildojn!
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
-
Ekskursantoj en Italio
-
Pejzaĝo kun rivero kaj boato
-
Vido de itala urbo
-
Riverborda sceno
-
Vido de Trasimeno