Károly Melles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Melles
Persona informo
Naskonomo Melles Károly
Naskiĝo 15-an de julio 1926 (1926-07-15)
en Budapeŝto
Morto 25-an de aprilo 2004 (2004-04-25) (77-jaraĝa)
en Vieno
Tombo tombejo Hietzing en Vieno
Ŝtataneco HungarioAŭstrio
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt • Berzsenyi Dániel High School (Budapest)
Familio
Edz(in)o Judit Rohonczy
Infano Sunnyi Melles
Okupo
Okupo dirigentomuzikisto
vdr

Károly Melles [kAroj meleŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Melles Károly, en germana lingvoteritorio Carl Melles estis hungara-aŭstra dirigento, korusestro, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Judit Rohonczy, lia filino estis Melles Sunnyi.

Károly Melles[1] naskiĝis la 15-an de julio 1926 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de aprilo 2004 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Melles maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1949. Lia ĉefinstruisto estis János Ferencsik, krome li ricevis private lecionojn de Otto Klemperer. Post siaj studoj li estis korusestro 3 jarojn. Inter 1952 kaj 1956 dirigentis 3 simfoniajn orkestrojn, krome ekde 1954 li instruis en la Muzikarta Altlernejo. Intertempe li edziĝis, iom poste filo naskiĝis. La familio disidis al Aŭstrio depost falo de la Hungara revolucio de 1956. En 1958 Melles ricevis dirigentan statuson en Luksemburgo, jam tie naskiĝis la menciita filino. En 1960 li jam dirigentis en Italio, en la sekva jaro la geedza paro eksgeedziĝis. Post jaroj li akiris dirigentan laboron en Vieno, li ricevis aŭstran ŝtatanecon en 1966. Tiutempe li estis ankaŭ gastodirigento en gravaj orkestroj de Eŭropo. Pro sanproblemoj li plene retiriĝis en 1996. Li ricevis hungaran, italan kaj aŭstran premiojn inter 1953-1995.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]