Judit Rohonczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Judit Rohonczy
Persona informo
Naskonomo Rohonczy Judit
Naskiĝo 23-an de oktobro 1929 (1929-10-23)
en Budapeŝto
Morto 8-an de marto 2001 (2001-03-08) (71-jaraĝa)
en Bazelo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Károly Melles
Infano Sunnyi Melles
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Judit Rohonczy [rohonci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rohonczy Judit estis hungara-svisa aktoro. Ŝiaj nomvariantoj estis Rohonczi, Rohonci, Judith Melles, Judith Rohonczy-Melles kaj Judith von Rohonczy. Ŝia patrino estis Ila Lóth, ŝia edzo estis Károly Melles, ŝia filino estis Sunnyi Melles.

Judit Rohonczy[1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1929 en Budapeŝto, ŝi mortis la 8-an de marto 2001 en Bazelo (svislando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Judit Rohonczy akiris diplomon en Aktora Akademio en 1949. En la sekva jaro ŝi ricevis stipendion de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste ŝi ricevis membrecon. Ekde 1951 ŝi ricevis ankaŭ filmajn rolojn. Tiutempe ŝi edziniĝis kaj naskis filinon. Kun la edzo triope ili disidis depost la Hungara revolucio de 1956 al Vieno, kie ŝi ricevis rolojn en du teatroj. En 1958 ŝia edzo ricevis gravan postenon en Luksemburgo, kien la familio sekvis lin. Tie ŝi naskis filinon. Iom poste la paro disiĝis, Rohonczy translokiĝis al Bazelo, kie ŝi havis teatran membrecon ĝis la emeritiĝo en 1993. Tamen ŝi havis rolojn en la teatra jaro 1995 en Munkeno kaj ŝi adiaŭis de la teatra vivo en 1998 en Bazelo.

Elektitaj teatraj roloj en Hungario[redakti | redakti fonton]

Elektitaj teatraj eksterlande[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Déryné (1951)
  • Semmelweis (1952)
  • Budapeŝta printempo (filmo) (1955)
  • Der Landvogt von Greifensee (1979)
  • Trilogie 1848 – Der Galgensteiger (1979)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]