Károly Muraközy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Muraközy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1859 (1859-09-06)
en Debrecen
Morto 20-an de julio 1915 (1915-07-20) (55-jaraĝa)
en Lakitelek
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Gyula Muraközy
Okupo
Okupo kemiistoapotekisto
vdr

Károly Muraközy [kAroj murakozi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Muraközy Károly estis hungara farmaciisto, profesoro, kemiisto.

Károly Muraközy [1] naskiĝis la 6-an de septembro 1859 en Debrecen. Li mortis la 20-an de julio 1915 en Szikrapuszta (ekstera parto de Lakitelek).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Muraközy frekventis gimnazion en Igló, kolegion en sia naskiĝurbo, poste li akiris farmacian diplomon en Vieno en 1882. En la sekva jaro li helpis la instruadon de Károly Than en Reĝa Universitato de Budapeŝto, inter 1884 kaj 1894 li faris la samon al Lajos Ilosvay en Reĝa Teknika Universitato József. En 1885 li akiris plian diplomon. En 1892 li estis nomumita privata profesoro en la Teknika Universitato. Post 2 jaroj li ricevis postenon en la agrikultura ministerio, poste li studvojaĝis al Germanio, Svislando, Francio. Ekde 1895 ĝis sia morto li instruis kemion en la komerca akademio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A légenyéleg és ammoniak elegyének eldurranásánál keletkező terményekről (1884)
  • Általános és alkalmazott chemia (1891)
  • Kémia (1897)
  • A talajról (1902)
  • Áruk ismertetése (1911)

Fontoj[redakti | redakti fonton]