Károly Vályi
Aspekto
Károly Vályi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1808 en Târgu Mureș |
Morto | 24-an de marto 1891 (82-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Infanoj | Gyula Vályi, Gábor Vályi |
Okupo | |
Okupo | juristo poŝtmajstro juĝisto terposedanto |
Károly Vályi [kAroj vAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vályi Károly estis hungara poŝtisto, juĝisto, kalvinana kuratoro (zorganto). Liaj konataj filoj estis Gábor Vályi kaj Gyula Vályi.
Károly Vályi[1] naskiĝis en 1809 en Neumarkt (vaste konata Marosvásárhely) (nuntempa Târgu Mureș en Rumanio), li mortis la 24-an de marto 1891 en Marosvásárhely (nuntempa Târgu Mureș en Rumanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Vályi maturiĝis en kalvinana liceo en sia naskiĝurbo, lia plej grava instruisto estis Farkas Bolyai. Post la abituriento li estis poŝtisto (majstro) de la urbo. Baldaŭ li akiris juran diplomon, poste li estis juĝisto. Li longe estis kuratoro de la urba kalvinana grupo. Li agis multe por la urbo, ekzemple li establis ŝparkason aŭ patriotan gvardion.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 10-a gazetpaĝo)