Károlyháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károlyháza [kArojhAza] estas nova malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Mosonmagyaróvár. La loknomo signifas hungare: Karlo-domo. Ŝajnas, la vilaĝo ricevis sian nomon pri princo Karlo Habsburg.

Blazono de Károlyháza

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Károlyháza situas inter Mosoni Duna kaj fervojo kaj aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto kaj Vieno apude de Kimle. Mosonmagyaróvár troviĝas 12, Aŭstrio 24, Slovakio kaj Győr po 29, Budapeŝto 150 km-ojn [1] Arkivigite je 2016-08-09 per la retarkivo Wayback Machine.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio Károlyháza apartenis al Kimle, la loko mem aperis unue en 1898. La komunumo sendependiĝis en 2002.

En Károlyháza migra poŝto servas.