Kühkopf (monto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kühkopf
montomonteto
Alteco 388,2 m
Situo apud Koblenz; Rejnlando-Palatinato; Germanujo
Montaro Hunsrück
Geografia situo 50° 18′ N, 7° 34′ O (mapo)50.3066666666677.5644444444444Koordinatoj: 50° 18′ N, 7° 34′ O (mapo) f4
Kühkopf (Rejnland-Palatinato)
Kühkopf (Rejnland-Palatinato)
DEC
Kühkopf
Kühkopf
Situo de Kühkopf
Map
Kühkopf
vdr

Kühkopf estas la nomo de 382 m alta monto en la mezmonaro Hunsrück. Ĝi situas en la sudo de la sendistrikta urbo Koblenz en la im Koblenca urboarbaro kaj apartenas al la urboparto Karthause. Sur ĝia pinto troviĝas la telekomunika turo Koblenco.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La rokaĵo ĉirkaŭ la monto estas el la rokaĵo de la tiel nomata Ems-epoko. Origine ĝi estas sablecaj sedimentaĵoj, kiuj estiĝis antaŭ ĉirkaŭ 400 milionoj da jaroj (frua devonio), kiam la sedimentaĵoj deponiĝis en malprofundan maron. Sur la pinto konserviĝis malmolan – kiel ankaŭ sur aliaj pintoj de la montoj de Hunsrück – relative veterrezistan kvarcito; la Kühkopf, altiĝas kiel solmonto super la ĉirkaŭejo, nomiĝas tial ankaŭ durroka monto. Krome troviĝas sur la monto Kvarcsabloŝtonoj (neveraj kvarcitoj) kaj ardezo.

Naturo kaj pejzaĝo[redakti | redakti fonton]

La monto estas komplete arbarkovrata. Fagoj dominas, nur unuope staras kverkoj, piceoj kaj larikoj. La apudgrunda flaŭro konsistas el filikoj, pariso kaj asperulo. ĉirkaŭ la telekomunika turo ankaŭ [[mirtelo

Sube de la pinto troviĝas en alteco de 295 m la fonto Kühbornquelle.

Historio[redakti | redakti fonton]

Forsthaus Kühkopf

La regiono jam frue estis loĝata. Oni trovis ĉirkaŭ la pinto keltajn tombojn. En la romia epoko sube de la pinto estis gravaj interregionaj stratoj inter Confluentes (Koblenco) kaj Augusta Treverorum (Treviro).

Keltaj tomboj[redakti | redakti fonton]

La tombogrupo ĉe la norda deklivo de la Kühkopf – Am Lösskopf – estas ankoraŭ ne komplete esplorita. Arĥeologoj datiĝas la trovaĵoj en la 5a jarcento a.K. kaj metas ilin al la Hunsruko-Ejfelo-kulturo. La tombomontetoj estas ĉirkaŭ 60–80 cm altaj kaj havs diametron de ĉirkaŭ 12–16 m. Dum la vintra sezono ili estas bone videblaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Bellinghausen: 2000 Jahre Koblenz. Geschichte der Stadt an Rhein und Mosel, Boppard am Rhein 1971.
  • Lehrpfade im Koblenzer Stadtwald, hrsg. von der Stadt Koblenz, Amt für Liegenschaften und Forsten, Koblenz 1993.
  • Unser Stadtwald : Die grüne Lunge von Koblenz, hrsg. von der Stadt Koblenz, Amt für Liegenschaften und Forste, Koblenz 1993.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]