Kőbánya–Kispest (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kőbánya-Kispest
Kovrita kajo de la finhaltejo
Kovrita kajo de la finhaltejo
metrostacio • stacio sur tera surfaco • fina stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 27′ 48″ N, 19° 8′ 57″ O (mapo)47.46342519.149143Koordinatoj: 47° 27′ 48″ N, 19° 8′ 57″ O (mapo)
Kőbánya-Kispest (Budapeŝto)
Kőbánya-Kispest (Budapeŝto)
DEC
Kőbánya-Kispest
Kőbánya-Kispest
Kőbánya-Kispest
Situo de Kőbánya-Kispest
Map
Kőbánya-Kispest
Ecoj
Tipo tersurfaca
Historio
Malfermo 29-a de marto 1980
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Határ út -
vdr

La Kőbánya-Kispest estas nuntempa finhaltejo de la metrolinio M3 en Budapeŝto. Tio estas la unusola tersurfaca stacio de tiu ĉi linio. La nomo venis de la fervoja stacidomo, ĝi prenis la nomon pri la du najbaraj distriktoj Kőbánya kaj Kispest.

Kajo de la metrofinhaltejo

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine estis projekto krei finhaltejon antaŭ fabriko en Kispest, sed tio ŝanĝiĝis. La finhaltejo estis konstruita ekde 1978, post 2 jaroj ĝi estis preta. Inter 2008 kaj 2011 la finhaltejo estis trakonstruita, ĝi estis integrita al ĉiovendejo. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.

Longe estas plano por plilongigi la linion ĝis la flughaveno, sed pro politika malkonsento kaj financa problemo eĉ ne okazas la necesaj renovigaj laboroj.

Stacio[redakti | redakti fonton]

La finhaltejo etendiĝas apud la fervoja stacidomo, inter la metroa kaj fervoja stacidomoj estas flava superirejo kun okangulaj fenestroj. La metrostacio estas atingebla el la strato tra 5 enirejoj, krome estas ŝtuparejoj al la superirejo, fine ekde 2011 ankaŭ lifto servas. La stacio havas trakojn post la finhaltejo, tie la metrovagonoj povas ŝanĝi laŭnecese trakojn.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

La pasaĝeroj povas elekti plurajn aŭtobusojn, se ne paroli pri la fervoja stacio kaj ĉiovendejo. Apud la stacio parkumejo funkcias.

Fontoj[redakti | redakti fonton]