Vörösmarty tér (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
ISO
Vörösmarty tér
La finhaltejo en 2010
La finhaltejo en 2010
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 29′ 48″ N, 19° 3′ 1″ O47.4967319.05037Koordinatoj: 47° 29′ 48″ N, 19° 3′ 1″ O
Situo de Vörösmarty tér
Ecoj
Tipo subkrusta
Kajoj 2 flankaj
Historio
Malfermo 1896
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto BKV metro.svg
Trafikanto BKV
Linio Budapest M1 Metro.svg
Antaŭa stacio Posta stacio
- Deák Ferenc tér
v  d  r
Information icon.svg

La Vörösmarty tér [voroŝmarti] (=Placo Vörösmarty) estas internurba finhaltejo de la M1 metrolinio en Budapeŝto. La stacio troviĝas sub Placo Vörösmarty.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1893 oni komencis okupiĝi pri plano de metroo (tiam nomata subtera trajno). Oni supozis, ke la ebla tramo ĝenos trafikon de la kaleŝoj kuntiritaj per ĉevaloj, tial oni decidis konstrui subteran fervojon (tramon). La konstruado estis simpla: oni elfosis la teron laŭ la ĵus kreita avenuo, poste oni muntis la relojn sube kaj la elektran relon supre, oni faris la betonajn murojn, fine oni kovris la elfosaĵon. Menciindas, ke la vagonoj trafikis super la kanalizado, tial la farita tunelo estis laŭeble malalta. La subtera tramo ekfunkciis en 1896, ĉar ĝuste tiam estis miljara datreveno de alveno de la hungaraj triboj al la Karpata baseno. Post la malfermo vojaĝis mem Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) en iomete pli ornama vagono en la subtera tramo, kiu poste permesis, ke la tramo prenu la nomon Francisko Jozefo. En la sekva jaro Vilhelmo la 2-a (Germana Regno) uzis la subkrustan trajnon. Tiu vagono trafikis ĝis 1955. En 1941 plena Hungario ŝanĝis la trafikan direkton al la dekstra flanko, tamen la subtera tramo restis laŭ la maldekstra sistemo ĝis 1973. En 1970 ekfunkciis jam vera metroo, tial ĉi tiu linio estis nomita jam metrolinio, ja ĝi trafikas sub la tero, pli precize sub la krusto. En 1973 kaj 2005 plenaj renovigaj laboroj okazis.

La finhaltejo[redakti | redakti fonton]

Dum la inaŭguro la placo estis oficiale nomata placo Gizella. Simplaj ŝtuparoj kuras al la vagonoj, sed super ambaŭ ŝtuparejoj po unu dometoj kovris la ŝtupojn. La dometoj en 1911 estis malkonstruitaj. En la peronoj la muroj estas kovritaj per blankaj kaheloj. En la sekvaj jardekoj oni planis plilongigi la linion al la proksima Danubo, sed tio neniam estis farita. La placo apartenas al negoca-komerca centro de la urbego, tial baldaŭ la placo estis deklarita piediranta zono. La finhaltejo ne havas kontaktojn kun aliaj trafikiloj, tamen estas tre proksime aŭtobuso, iom poste tramo, poste tuj estas havenostacio de ŝipoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]