Saltu al enhavo

K-S 5 "U Potoka"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
K-S 5 "U Potoka"
muzeo
K-S 5 U potoka, vido de sudo
Oficiala nomo: K-S 5 "U Potoka"
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Municipo Malá Morava
Historiaj regionoj Moravio, Bohemio
Parto de PGK III Králíky
Situo K-S 5 "U Potoka"
 - koordinatoj 50° 06′ 36″ N 16° 48′ 26″ O / 50.11000 °N, 16.80722 °O / 50.11000; 16.80722 (mapo)
Por publiko jes
Betonado de objekto 30-a de novembro - 6-a de decembro 1936
Rezistkapablo II
Nombro de etaĝoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: K-S 5 U potoka casemate
Retpaĝo: www.ks5.cz
Portalo pri Ĉeĥio

K-S 5 "U Potoka" estas memstara infanteria fuorto konstruita en la II-a grado de rezistkapablo. La objekto enfalis sub III. PGK Králíky en subsektoron Červený Potok. La fortikaĵo ligis per la pafadbaraĵo al la najbaraj fuortoj K-S 6 kaj K-S 4, kies plua celo estis pripafado per maŝinpafilo en kupolo gravajn komunikilojn en Dolní Morava.

Konstruado

[redakti | redakti fonton]

La betonado de fuorto okazis ekde la 30-a de novembro ĝis la 6-a de decembro 1936.

Garnizono

[redakti | redakti fonton]

Penana batalgarnizonon kreis 37 viroj. Komandanto de la objekto estis nomita leŭtenanto de infanterio František Čech. Serĝento Rudolf Halama estis nomita kiel lia reprezentanto (post lia foriro anstataŭis lin kaporalo Pokorný) kaj kaporalo Josef Levínský.

La ĉefa armilaro de la objekto sub betono konsistis el du 4cm kanónoj mod. 36 ĝemeligitaj kun peza maŝinpafilo kaj du ĝemeloj de pezaj maŝinpafiloj mod. 37. Plua el la ĉefaj armiloj estis peza maŝinpafilo modelo 37 en la meza kupolo. Helpajn armilojn kreis kvar malpezaj maŝinpafiloj mod. 26 en embrazuroj sub betono kaj du malpezaj maŝinpafiloj mod. 26 en blendaj kloŝoj.

Historio de fuorto

[redakti | redakti fonton]

En periodo de Munkena krizo la objekto estis plene preparita al batalo. La interkuŝanta kaj perimetra obstalo estis plene finita. La fuorto estis ekipita per la armiloj. Uzo de maŝinpafiloj en la kloŝoj kaj precipe en kupolo estus rilate al mankantaj afustoj malfacila. Mankis ankaŭ subaĵoj en la kloŝoj kaj provizo de municio en la fuorto ankoraŭ ne estis kompleta. Estis ĉi tie instalita filtroventolado kaj dieselagregato. Ankaŭ telefona komuniko inter la objektoj kaj verŝajne ankaŭ komuniko per tera telegrafo estis finita.

Ankoraŭ antaŭ okupo de la limregiono post Munkena interkonsento ĉiu ekipaĵaro kaj armilaro estis forveturigita el la fuorto. La objekto superatendis diference de aliaj sen damaĝigo. Sian rolon eble ludis, ke la objekto povis esti deponejo por la germana armeo.

En la jaro 1953 elŝiris nacia entrepreno Kovošrot la blendajn kloŝojn, kiuj estis nur malforte damaĝigitaj. Dum la elŝirado Kovošrot damaĝis la plafonan tabulon, tra kiel komencis flui akvo en la objekton. Damaĝigitaj estis ankaŭ vandoj en la supra etaĝo.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]
Sekvanta objekto: Armeafero Sektoro Králíky Armeafero Antaŭa objekto:
K-S 6 K-S 5 "U Potoka" K-S 4