Kaĝaroj (tribo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaĝaroj (tribo)
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La Kaĝaroj estas tjurka tribo kiu loĝis diversloke, kun aliaj triboj en la areo kie nun situas Armenio, Azerbajĝano kaj nordokcidenta Irano. Kun la alveno de la safavida epoko, ili estis dividitaj en plurajn frakciojn.[1] Tiuj inkludis la Ziyādoghlu (Ziādlu), asociita kun la areo de Ganĝa kaj Erevano, tiel kiel la Qoyunlu (Qāvānlu), kaj Davālu (Devehlu). La lastaj du estas asociitaj kun la nordaj areoj de nuntempa Irano.[1] La kaĝaroj estis unu el la originaj turkmenaj kizilbaŝaj triboj kiuj donis potencon al la safavidoj ekde ĝiaj plej fruaj tagoj. Multnombraj membroj de la kaĝara tribo tenis elstarajn rangojn en la safavida ŝtato. En 1794 kaĝara militestro Agha Mohammed, membro de la Qoyunlu-gento de la kaĝaroj, fondis la Kaĝaran dinastion, kiu anstataŭis la Zanda dinastion en Irano. En la 1980-aj jaroj la kaĝara loĝantaro superis 15,000 homoj, la plej multaj el kiuj loĝis en Irano. Laŭ Olson et al., la Qajars estas nuntempe konsiderita kiel branĉo de la Azerbajĝanoj.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Atkin 1980.
  2. Olson, James Stuart; Pappas, Lee Brigance and Pappas, Nicholas Charles. (1994) An Ethnohistorical dictionary of the Russian and Soviet empires page 333

Temaj libroj[redakti | redakti fonton]