Kaatje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kaatje
Kaatje
Aŭtoro Paul Spaak
Eldonjaro 1911
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 112
v  d  r
Information icon.svg

Kaatje [1] estas kvarakta teatraĵo de la Brusela verkisto Paul Spaak, kun enkonduko de Emile Verhaeren. Ĝi estis tradukata al Esperanto de Willem van der Biest kaj prezentata en Antverpeno dum la sepa UK. Eldonita 1911 en Parizo de Hachette, en libroserio Esperanto: Kolekto de la Revuo.

Kataluna traduko fare de Frederic Pujulà i Vallès aperis en 1914.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Sceno en la deksepa jarcento. La tradukinto, kvankam li rimarkeble sentas la simplecon de la rakonto, tamen ne ĉiam ĝin prezentas per simplaj vortoj. 
— 1911, P. J. C. , British Esperantist, paĝo 51
Citaĵo
 Komedio ludata dum la Sepa.
La traduko estas farita en fundamenta lingvo unuavide klara facila, plaĉa. La teksto enhavas grandan nombron da bonaj versoj. 
— 1911, Historio de Esperanto I, paĝo 329

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]