Kaduno
Kaduno | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Niĝerio | ||
Ŝtato | Kaduno | ||
Fondita | 1913 | ||
Retpaĝaro | http://www.kadunastate.gov.ng/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | Mohammed Namadi Sambo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 512 000 ([1]) | ||
Loĝdenso | 1 764 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 31′ N, 7° 26′ O (mapo)10.5230555555567.4402777777778Koordinatoj: 10° 31′ N, 7° 26′ O (mapo) | ||
Alto | 250 m [+] | ||
Areo | 3 080,0 km² (308 000 ha) | ||
Horzono | +1 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kaduna [+] | |||
Kaduno estas milionurbo kaj universitata urbo en Niĝerio. Ĝi estas ĉefurbo de Kaduno ŝtato[2] kaj enhavas 1 512 000 loĝantojn.[1]
La simbolo de Kaduno estas la krokodilo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kaduno situas en valo de rivero (same tiel nomata Kaduna) en nord-centra parto de la lando. Islamanoj vivas plejparte en la norda urboparto kaj kristanoj en la suda urboparto. Kano (urbo) troviĝas je 220 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kaduno estis fondita fare de la britoj en 1913 kaj iĝis regiona ĉefurbo inter 1917-1967. En 2000 religia tumulto okazis, sekve almenaŭ mil homoj mortis. Post 2 jaroj denove okazis tumulto, tiam diversaj preĝejoj kaj hoteloj estis bruligitaj kaj ankaŭ tiam homoj mortis. En 2009 ankaŭ tiu urbo gastigis la futbalan mondĉampionecon.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Kaduno estas industria centro, kie oni produktas teksaĵojn, maŝinojn, ŝtalon, aluminion kaj kemiaĵojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Kaduno havas 2 flughavenojn, ĉefvojon kaj en 2009 fervojo konstruiĝis inter Abuĝo-Kano, kiu trairas Kadunon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katedralo omaĝe al Sankta Jozefo
- moskeoj
- Stadiono Ahmadu Bello de 1964
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Online Nigeria (29-a de januaro 2003). People, Population and Settlement (angle). Arkivita el la originalo je 2009-05-21. Alirita 15-a de novembro 2009 .
- ↑ Encyclopædia Britannica. Kaduna (angle). Alirita 15-a de novembro 2009 .