Kaja Farszky
Kaja Farszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en 1988 |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | kroata |
Ŝtataneco | Kroatio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | vidu tekste |
Kaja Farszky - naskiĝis en 1988 - estas kroata esperantistino. Ŝi aktivas en KEJA, la landa sekcio de TEJO en Kroatio. En la oficperiodo 2011 ĝis 2013 ŝi nome de tiu nacia asocio elektiĝis kiel membro de la komitato de TEJO. Kaja laŭ la stato de 2012 loĝas en Zagrebo, kie ŝi estas studentino de perkutinstrumentoj en la tiuurba muzika akademio.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- koncizaj biografiaj informoj pri ŝi en la retejo de TEJO Arkivigite je 2010-06-20 per la retarkivo Wayback Machine