Kajao (manĝaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kajao-surŝmiraĵo de firmao el Singapuro.

Kajao (en hokiena lingvo: 咖 吔, en POJ: Ka-jao) estas marmelado el kokoso, kiu estas manĝata en sudorientaziaj landoj kiel Malajzio, Indonezio, Filipinoj kaj Singapuro.

Kajao estas farita el sukero, ovoj kaj kokoslakto kaj estas aromatigita per ekstrakto el floroj de la pandano. Ĉiuj ingrediencoj unue estas miksitaj kaj poste je malalta temperaturo tiel longe kirlita ĝis la sukero estas karameligita, kaj, la maso dikigita.

La koloro de la natura kajao estas pro la karameligita sukero ruĝecbruna.