Kalifornia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalifornia
filmo
Originala titolo Kalifornia
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1993, 25 nov. 1993
Ĝenro horora filmo, krimfilmo, filma dramo
Kameraado Bojan Bazelli
Reĝisoro(j) Dominic Sena
Produktisto(j) Jonathan Demme • Peter Saraf • Edward Saxon
Scenaro Tim Metcalfe
Filmita en Los-Anĝeleso • Kalifornio • Malibu • Ĉikago • Georgio
Loko de rakonto Pensilvanio
Muziko de Carter Burwell
Rolantoj Brad Pitt • Juliette Lewis • David Duchovny • Michelle Forbes • David Rose • Patricia Tallman • Mars Callahan
Produktinta firmao PolyGram Filmed Entertainment 
Propaganda Films 
Viacom
IMDb
vdr

Kalifornia estas usona ŝosea trilera filmo de 1993 reĝisorita de Dominic Sena, en sia filmoreĝisora debuto. Stelulas Brad Pitt, Juliette Lewis, David Duchovny, kaj Michelle Forbes. La filmo rakontas la historion de ĵurnalisto (Duchovny) kaj lia fotista koramikino (Forbes) veturanta tralande esplorante seriajn murdojn, kiuj nevole kunveturas kun psikopato (Pitt) kaj lia infaneca koramikino (Lewis).

Filmita en Georgio kaj en rura interna Kalifornio printempe de 1992, Kalifornia premieris en la Montreala Kinfestivalo la 27an de Aŭgusto, 1993, kie ĝi ricevis du konkurencajn premiojn. Ĝi estis publikigita en kinejoj la sekvan semajnon en Usono, sed estis biletvenda malsukcesego, same kiel en kritiko, de kiu oni esceptis eble nur la aktorado fare de Pitt kaj Lewis.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Brian kaj Carrie, du pasiaj esploristoj preparas verkon pri seriaj murdistoj kaj ekveturas al serĉado de la krimlokoj. Dum sia veturado, ili ekkonas Early kaj lian amikinon Adele. Rapide la vera naturo de Early aperas, violentema kaj brutala, kaj ĝi influas la konscion de Brian, pli kaj pli «fascinita» de Early. Carrie vidas, ke ŝia edzo malheliĝas en frenezo instigita de Early. Ŝi klopodas por fari lin raciiĝi, sed la infero estas jam super ili.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Brad Pitt kiel Early Grayce
  • Juliette Lewis kiel Adele Corners
  • David Duchovny kiel Brian Kessler
  • Michelle Forbes kiel Carrie Laughlin
  • James Michael McDougal kiel John Diebold
  • Mars Callahan kiel Walter Livesy
  • Brett Rice kiel Policano
  • Loanne Bishop kiel Policano
  • John Dullaghan kiel Mr. Musgrave
  • Sierra Pecheur kiel Mrs. Musgrave

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kalifornia en la angla Vikipedio.