Norda Kalimantano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalimantan Utara)
Norda Kalimantano
Kalimantan Utara

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tanjung Selor
Areo 71 176 km²
Loĝantaro 622 350 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-KU
vdr

Norda Kalimantano (indonezie Kalimantan Utara, enlande foje mallongigata "Kalut") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 71 176 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Borneo. Laŭ stato de la jaro 2011 Norda Kalimantano havis 622 350 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de nur po 10 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el unu urbo, 4 distriktoj, 47 subdistriktoj kaj 381 vilaĝoj. Administra centro estas la loĝloko Tanjung Selor, kvankam la plej granda loĝloko kaj sola urbo de la provinco estas Tarakan.

La teritorio situas en la nordoriento de la insulo kaj estas la plej nova provinco de Indonezio, kreita nur en oktobro 2012 el la norda parto de la antaŭa provinco Orienta Kalimantano. La teritorio norde kaj okcidente limas al la malajziaj subŝtatoj Saravako kaj Sabaho.