Kalverstraat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalverstraat
Kalverstraat
Kalverstraat
strato
Lando: Nederlando
Geografia situo 52° 22′ 11″ N, 4° 53′ 28″ O (mapo)52.3697224.891111Koordinatoj: 52° 22′ 11″ N, 4° 53′ 28″ O (mapo)
Kalverstraat (Amsterdam-Centrum)
Kalverstraat (Amsterdam-Centrum)
DEC
Kalverstraat
Kalverstraat
Longeco: 750 metroj
Commons: Kalverstraat, Amsterdam
vdr
Kalverstraat, kun la ĉefa enirejo al la vendejaro Kalvertoren.

La Kalverstraat estas negoca komerca strato de Amsterdamo, nome ĉefurbo de Nederlando. Ĝi estas nomita laŭ la kalvermarkt ("merkato de bovidoj") kiu okazis tie ĝis la 17a jarcento.

La Kalverstraat estas la plej multekosta vendeja strato en Nederlando, kiu enspezas ĝis 3000 eŭrojn por kvadrata metro (2016).[1] En 2009 ĝi estis la 17a plej multekosta strato en la mondo mezurite laŭ luprezoj.[2] La Kalverstraat estas ankaŭ la plej multekosta strato en la nederlanda versio de la ludo Monopolo.

La strato ekas ĉe Placo de Dam kaj finas post ĉirkaŭ 750 metrojn ĉe la turo Munttoren ĉe la placo Muntplein. Tiu turo estis iam pordego en la mezepokaj urbomuregoj. Post la muroj estis konstruitaj, la strato inter Spui kaj Munttoren iĝis Byndewyck. Tiu parto de la kvartalo, el 1486 al 1629, havis veemarkt (bovomerkato). Poste, la strato ekhavis la nomon Kalverstraat, laŭ la bovomerkato.[3]

En 1345 oni diris ke okazis miraklo pri eŭkaristio en hejmo inter Kalverstraat kaj Rokin. Tiu okazaĵo estas rememorata pere de la ĉiujara procesio Stille Omgang. Oni konstruis kapelon, nome Heilige Stede, sur la loko de la supozata miraklo. La strato Heiligeweg konektis Kalverstraat kun tiu pilgrima kapelo, kaj kun Leidsestraat.

La pentristo Piet Mondrian loĝis en Kalverstraat 154 el 1892 al 1895. La unua vendejo de la vendejĉeno HEMA malfermiĝis en Kalverstraat en 1926. La 7an de Majo, 1945, ebriaj germanaj soldatoj pafis el la fenestroj de konstruaĵo de laangulo de Kalverstraat kun la placo Dam kaj mortigis 19 civilulojn kiuj estis celebrantaj sian liberigon el la Nazioj kaj la finon de la Dua Mondmilito. Incendio la 9an de Majo, 1977, okazigis 33 mortojn.

La Amsterdam Museum situas en iama orfejo inter Kalverstraat kaj Nieuwezijds Voorburgwal.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nu.nl "Huurprijzen winkelpanden dalen opnieuw", Nu.nl, 2a de Januaro 2016 (nederlande)
  2. Parool.nl "Kalverstraat stijgt plek in lijst duurste winkelstraten", Parool.nl, 13a de Novembro 2013 (nederlande)
  3. Martin Dunford. (2010) The Rough Guide to The Netherlands. Penguin, p. 64. ISBN 978-1-84836-882-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

52° 22′ 11″ N 4° 53′ 28″ O / 52.36972 °N, 4.89111 °O / 52.36972; 4.89111 (mapo)